Fatemeh Keshavarz | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1952 (72-jaraĝa) en Ŝirazo | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Mohammad-Ali Keshavarz (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto comparative literature academic (en) vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fatemeh Keshavarz (perse: فاطمه كشاورز) naskiĝis en 1952 en Ŝirazo, Irano. Ŝi estas akademiano, fakulo pri Rumi kaj persaj studoj kaj poeto en la persa kaj la angla. Ŝi estas profesoro en la Chair of Persian Studies kaj direktoro de la Roshan Instituto por Persaj Studoj ĉe la Universitato de Marilando, ekde 2012. Antaŭe, ŝi estis profesoro pri persa lingvo kaj Kompara Literaturo dum dudek jaroj kaj prezidanto de la Departemento de Aziaj kaj Proksimorientaj Lingvoj kaj Literaturoj ĉe la Vaŝingtona Universitato ĉe Sankt-Luizo de 2004 al 2011.[1]
Ŝi eldonis plurajn rimarkindajn librojn inkluzive de Reading Mystical Lyric: the Case of Jalal al-Din Rumi (1998), Recite in the Name of the Red Rose (2006) kaj Jasmine and Stars: Reading more than Lolita in Tehran (2007). Kiel aktivistino por paco kaj justeco, ŝi ricevis en 2008 la premion Hershel Walker por 'Paco kaj Justeco'.